14
Tiam tumultiĝis la tuta komunumo kaj ekkriis, kaj la popolo ploris en tiu nokto. Kaj ekmurmuris kontraŭ Moseo kaj kontraŭ Aaron ĉiuj Izraelidoj, kaj la tuta komunumo diris al ili: Ho, se ni estus mortintaj en la lando Egipta, aŭ se ni mortus en ĉi tiu dezerto! Kaj por kio la Eternulo irigas nin en tiun landon, por ke ni falu de glavo? niaj edzinoj kaj infanoj fariĝos militakiro. Ĉu ne estas pli bone, ke ni revenu Egiptujon? Kaj ili diris unu al alia: Ni starigu al ni estron, kaj ni reiru Egiptujon. Tiam Moseo kaj Aaron ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la tuta anaro de la komunumo de la Izraelidoj. Kaj Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, el tiuj, kiuj esplorrigardis la landon, disŝiris siajn vestojn, kaj ili diris al la tuta komunumo de la Izraelidoj jene: La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi ĝin, tiu lando estas tre, tre bona. Se la Eternulo estos favorkora al ni, Li venigos nin en tiun landon kaj donos ĝin al ni, tiun landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Nur ne ribelu kontraŭ la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, ĉar nia manĝotaĵo ili estas; ilia ŝirmo foriĝis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin. 10 Kaj la tuta komunumo diris, ke oni mortigu ilin per ŝtonoj. Sed la majesto de la Eternulo aperis en la tabernaklo de kunveno antaŭ ĉiuj Izraelidoj.
11 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ĝis kiam incitados Min ĉi tiu popolo? kaj ĝis kiam ĝi ne kredos al Mi, malgraŭ ĉiuj pruvosignoj, kiujn Mi faris meze de ĝi? 12 Mi frapos ĝin per pesto kaj ekstermos ĝin, kaj Mi faros el vi popolon pli grandan kaj pli fortan ol ĝi. 13 Sed Moseo diris al la Eternulo: Aŭdos la Egiptoj, el inter kiuj Vi elkondukis ĉi tiun popolon per Via forto, 14 kaj ili diros al la loĝantoj de tiu lando, kiuj aŭdis, ke Vi, la Eternulo, estas meze de ĉi tiu popolo, kaj ke Vi, la Eternulo, montris Vin al ili okulon kontraŭ okulo, kaj ke Via nubo staras super ili, kaj ke Vi iras antaŭ ili dum la tago en nuba kolono kaj dum la nokto en kolono fajra; 15 se Vi ekstermos ĉi tiun popolon kiel unu homon, tiam la popoloj, kiuj aŭdis la famon pri Vi, dirus: 16 Ĉar la Eternulo ne povis venigi ĉi tiun popolon en la landon, pri kiu Li ĵuris al ili, tial Li buĉis ilin en la dezerto. 17 Nun montriĝu do granda la forto de mia Sinjoro, laŭ la parolo, kiun Vi diris: 18 La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj. 19 Ho, pardonu la kulpon de ĉi tiu popolo laŭ Via granda favorkoreco kaj kiel Vi pardonadis al ĉi tiu popolo de Egiptujo ĝis nun. 20 Kaj la Eternulo diris: Mi pardonis konforme al via diro; 21 sed kiel Mi vivas kaj kiel de la gloro de la Eternulo estas plena la tuta tero, 22 ĉiuj homoj, kiuj vidis Mian gloron kaj Miajn pruvosignojn, kiujn Mi faris en Egiptujo kaj en la dezerto, kaj provis Min jam dek fojojn kaj ne aŭskultis Mian voĉon, 23 ne vidos la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, kaj ĉiuj, kiuj incitis Min, ne vidos ĝin. 24 Sed Mian sklavon Kaleb, ĉar estis en li spirito alia kaj li estis obeema al Mi, lin Mi venigos en la landon, en kiun li iris, kaj lia idaro heredos ĝin. 25 Sed la Amalekidoj kaj Kanaanidoj loĝas en la valo; morgaŭ turnu vin kaj ekiru en la dezerton sur la vojo al la Ruĝa Maro.
26 Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: 27 Ĝis kiam ĉi tiu malbona komunumo murmuros kontraŭ Mi? la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraŭ Mi, Mi aŭdis. 28 Diru al ili: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi: 29 en ĉi tiu dezerto falos viaj kadavroj, kaj el ĉiuj viaj kalkulitoj, laŭ via tuta kalkulo, en la aĝo de dudek jaroj kaj pli, kiuj murmuris kontraŭ Mi, 30 neniu venos en la landon, pri kiu Mi levis Mian manon, ke Mi loĝigos vin en ĝi, neniu krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun. 31 Viajn infanojn, pri kiuj vi diris, ke ili fariĝos militakiro, Mi venigos tien, kaj ili ekkonos la landon, kiun vi malŝatis. 32 Sed vi — viaj kadavroj falos en ĉi tiu dezerto. 33 Kaj viaj filoj estos paŝtistoj en la dezerto dum kvardek jaroj, kaj portos vian malĉastecon, ĝis kiam viaj kadavroj konsumiĝos en la dezerto. 34 Laŭ la nombro de la tagoj, dum kiuj vi esplorrigardis la landon, kvardek tagoj, po jaro pro ĉiu tago, vi portos la punon pro via malbonago dum kvardek jaroj, por ke vi ekkonu Mian malfavoron. 35 Mi, la Eternulo, tion diris: tion Mi faros al tiu tuta malbona komunumo, kiu ribelis kontraŭ Mi; en ĉi tiu dezerto ili pereos kaj ĉi tie ili mortos. 36 Kaj la viroj, kiujn Moseo sendis, por esplorrigardi la landon, kaj kiuj revenis kaj murmurigis kontraŭ li la tutan komunumon, disvastigante malbonan famon pri la lando — 37 tiuj viroj, kiuj disvastigis malbonan famon pri la lando, mortis de pesto antaŭ la Eternulo. 38 Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon. 39 Kaj Moseo diris tiujn vortojn al ĉiuj Izraelidoj, kaj la popolo tre malĝojis. 40 Kaj ili leviĝis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante: Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; ĉar ni pekis. 41 Sed Moseo diris: Por kio vi kontraŭagas al la vortoj de la Eternulo? tio ja ne sukcesos. 42 Ne iru, ĉar la Eternulo ne estas inter vi; kaj ne estu frapataj antaŭ viaj malamikoj. 43 Ĉar la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj estas tie antaŭ vi, kaj vi falos de glavo; ĉar pro tio, ke vi deturniĝis de la Eternulo, la Eternulo ne estos kun vi. 44 Sed ili obstinis, kaj iris sur la supron de la monto; tamen la kesto de la interligo de la Eternulo kaj Moseo ne eliris el la tendaro. 45 Kaj malsupreniris la Amalekidoj kaj la Kanaanidoj, kiuj loĝis sur la monto, kaj batis ilin kaj persekutis ilin ĝis Ĥorma.