3
1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron: la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail;
2 la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit;
3 la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla;
4 ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem.
5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem: Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono — ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel;
6 Jibĥar, Eliŝama, Elifelet,
7 Noga, Nefeg, Jafia,
8 Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet — naŭ.
9 Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar.
10 La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu: Asa; la filo de ĉi tiu: Jehoŝafat;
11 la filo de ĉi tiu: Joram; la filo de ĉi tiu: Aĥazja; la filo de ĉi tiu: Joaŝ;
12 la filo de ĉi tiu: Amacja; la filo de ĉi tiu: Azarja; la filo de ĉi tiu: Jotam;
13 la filo de ĉi tiu: Aĥaz; la filo de ĉi tiu: Ĥizkija; la filo de ĉi tiu: Manase;
14 la filo de ĉi tiu: Amon; la filo de ĉi tiu: Joŝija.
15 La filoj de Joŝija estis: la unuenaskito Joĥanan, la dua Jehojakim, la tria Cidkija, la kvara Ŝalum.
16 La filoj de Jehojakim: lia filo Jeĥonja, lia filo Cidkija.
17 La filoj de Jeĥonja: Asir, lia filo Ŝealtiel,
18 Malkiram, Pedaja, Ŝenacar, Jekamja, Ĥoŝama, kaj Nedabja.
19 La filoj de Pedaja: Zerubabel kaj Ŝimei. La filoj de Zerubabel: Meŝulam, Ĥananja; ilia fratino estis Ŝelomit;
20 ankaŭ ĉi tiuj kvin: Ĥaŝuba, Ohel, Bereĥja, Ĥasadja, kaj Juŝab-Ĥesed.
21 La idoj de Ĥananja: Pelatja kaj Jeŝaja; la filoj de Refaja, la filoj de Arnan, la filoj de Obadja, la filoj de Ŝeĥanja.
22 La filo de Ŝeĥanja estis Ŝemaja; la filoj de Ŝemaja: Ĥatuŝ, Jigal, Bariaĥ, Nearja, kaj Ŝafat — ses.
23 La filoj de Nearja: Eljoenaj, Ĥizkija, kaj Azrikam — tri.
24 La filoj de Eljoenaj: Hodavja, Eljaŝib, Pelaja, Akub, Joĥanan, Delaja, kaj Anani — sep.